Other languages  Other languages

Pacodeklaro

Ekde la praepoko de la Religia Societo de Amikoj (Kvakeroj) ni elektis el niaj spiritaj radikoj senperfortajn rimedojn por solvi konfliktojn kaj realigi pacon. Ni rekonas Dion en ciu homo, kaj pro tio ne povas mortigi nek aprobi mortigon fare de aliuloj.

Ni kredas ke ciun konflikton eblas solvi senperforte, kiam ni aplikas niajn kreajn energion kaj fortojn por serci pacajn solvojn. Ni scias el niaj propraj spertoj de kvakeraj kunvenoj ke ec la plej malakordigaj demandoj povas trovi solvon kiam ni auskultas por serci dian gvidon. En la silento novaj vojoj malfermigas antau ni, kiajn ni antaue ne atentis.

Ni ne havas malamikojn. Ni kredas ke en ciu homo estas eblo por aliigo. Repacigado necesigas ke ni risku nin mem, venku niajn timojn kaj transiru limojn. En epoko de anoncita "milito kontrau teroro" kaj t.n. "preventa milito", ni detenas nin de militado.

Neperforto estas aktiva procezo, kiu povas esprimigi kiel dialogo kun kontrauulo, civila rezisto kontrau maljusta autoritato au pacienca agado por legosango. Frua interveno necesas por ke neperforta metodo estu plej efika. Antaujugojn kaj fanatikecon, ekonomian malegalecon, dominadon de fontoj de ricajoj kaj aliajn maljustajojn necesas elsarki antau ol ili interprovokas gis malkasa batalo. Post ciu konflikto tre gravas rekonstrui infrastrukturon kaj restarigi rilatojn por eviti ke la konflikto aperu denove.

Neperforto ne ciam establas justecon unuatage. Same kiel en milito, povas okazi ke senkulpuloj suferos. Tamen kiam neperfortaj metodoj plej sukcesas, ili ofte ne estas rimarkataj, car konfliktoj estas evititaj. Ni neniam scios, cu ekzemple la senbrua, persista agado de la Iniciativo en la afriklagega regiono -- kiu kunigis transvivantojn kaj fifarintoj de gentomurdo en dekoj da laborgrupoj por prilaboro kaj kuraco de traumoj -- fakte preventis novan perforton en Ruando kaj Burundio. Ni jes scias ke gi sangegis unuopulojn.

Modernaj militoj suferigas senkulpajn viktimojn, kion oni konsideras "flanka misefiko"; gi detruas infrastrukturon, de kiu civila logantaro dependas; gi venenas la naturon, dislasante ter-minojn, malricigitan uranion kaj aliajn dangerajojn, kiuj restas longe post kiam la batalejo reigis kultivejo. Plue, militado trejnas homojn igi murdistoj; gi postlasas psikajn cikatrojn ce suferintoj kaj suferigintoj. Gi funde rompas konfidon, neripareble vundante interhomajn rilatojn.

Pledo por abolo de militado povas sajni naiva, sed gi povas ankau montrigi vizia. Niaj prapatroj kiuj volis aboli sklavecon ricevis mokojn pro siaj streboj. Tamen ili sukcesis, unue abolante gin en nia propra Societo, kaj poste -- kunlabore kun aliuloj -- en la tuta lando kaj fine tra la mondo. Simile ankau ni havas la devon elradikigi perforton en ciu faceto de niaj vivoj: en niaj familiaj rilatoj, en la reagoj de nia socio al krimo, nia mastrumado de la planedo kaj nia eksterlanda politiko. Nia celo estas venigi la pacan regnon de Dio ci tie sur la Tero.

Saint Louis monatkunveno
Religia Societo de Amikoj (kvakeroj)

Saint Louis, Missouri, USA
Februaro 12, 2006